Lemmy

Kolektilo de ligiloj por la fediverso.

Abonu komunumojn de la tuta mondo

Lemmy estas memgastigita diskuteja kaj socia platformo de ligila kunmetado. Ĝi estas tute libera kaj malferma, kaj ne estas kontrolata de iu firmao. Ĉi tio signifas, ke ne estas reklamoj, spurado aŭ kaŝitaj algoritmoj. La enhavo estas organizita sub komunumoj, do facilas aboni temojn, kiuj interesas vin, kaj ignori aliajn. Oni voĉdonas por suprenigi la plej interesajn erojn.

Aliĝu al servilo

Malfermitkoda

Lemmy estas kaj ĉiam restos libera, malfermitkoda programo, uzanta la forte kopilasigan permesilon AGPL.

Rapidega

Farita per iuj el la plej rapidaj ilaroj, inkludante Rust, Actix, Diesel, Inferno kaj Typescript.

Povaj iloj por administrantoj

Ĉiu servilo havas sian propran administradan politikon por helpi instigi sanan medion, kie ĉiu povas senti sin komforta kontribuante.

Cenzuro-rezista

Gastigante vian propran servilon, vi povas havi la tutan kontrolon de via enhavo.

Federacio

Lemmy-serviloj povas konekti inter si en reto de fido, konigante afiŝojn, komentojn kaj komunumojn.

Krei vian propran diskutejon
Per Lemmy vi povas facile gastigi vian propran servilon, kaj ĉiuj ĉi tiuj serviloj estas interligitaj (pensu pri retpoŝto) kaj konektita al la sama universo, nomita Fediverso. Por kolektilo de ligiloj, ĉi tio signifas, ke iu registrita en servilo povas aboni komunumojn aliloke kaj povas diskuti kun homoj en tute malsama servilo.
Havu propran servilon
Pli da funkcioj
embed

Memgastigebla, facile disponigebla, per DockerAnsible.

clipboard

Pura, saĝtelefone adaptita interfaco.

smile

Subteno de uzula profilbildo.

thumbs-up thumbs-down

Plenaj voĉdonaj poentoj (+/-) kiel malnova Reddit.

moon sun

Etosoj, inkludante helan, malhelan kaj sunlumigitan.

:

Emoĝioj kun aŭtomata kompletigo. Komencu tajpi :

at-sign

Markado de uzantoj per @, markado de komunumo per !.

image

Integrita bilda alŝuto en kaj afiŝoj kaj komentoj.

bell

Sciigoj, inkludante per retpoŝto.

rss

RSS / Atom fluoj por Ĉiuj, Abonitaj, Ricevujo, Uzanto kaj Komunumo.

trash

Vi povas tute forigi viajn datenojn, anstataŭigante ĉiujn afiŝojn kaj komentojn.

alert-octagon

Malklarigitaj afiŝoj / komunuma subteno.

eye-off

Gastigante vian propran servilon, vi povas havi la tutan kontrolon de via enhavo.

Donaci

Lemmy estas libera, malfermitkoda programo, kio signifas neniom da reklamoj, monigo aŭ riskokapitalo, neniam. Viaj donacoj helpos kreskigi la neprofitcela organizo de Lemmy-disvolvantoj kaj certigos, ke ni povu daŭre aldoni novajn funkciojn kaj plibonigi Lemmy.

€3,967 / monate
1.0 / 3 disvolvistoj financataj*
1,208 subtenantoj
7 months remaining